Sociala merkatekonomio

La sociala merkatekonomio (Soziale Marktwirtschaft) estas sistemo de ekonomia regulado starigita en Okcidenta Germanio kaj en Aŭstrio dum la malvarma milito, forte inspirita de la ordoliberalismo.

En Germanio tiu modelo estis starigita de Ludwig Erhard, ministro pri ekonomio sub la ĉefministro Konrad Adenauer, poste ĉefministro mem de 1963 ĝis 1966.

La sociala merkatekonomio pretendas esti meza vojo inter socialismo kaj kapitalismo kaj provas konservi samtempe altan kreskon, malaltan inflacion, malaltan senlaborecon, bonajn laborkondiĉojn, socialan protekton kaj publikajn servojn, per aktiva interveno de la ŝtato.

Kvankam konmence pridisputata, tiu modelo trudiĝis en Germanio kaj Aŭstrio, kaj oni kelkfoje atribuis al ĝi la "Wirtschaftswunder" (germane por ekonomia miraklo) de tiuj landoj. La forta ekonomia ekspansio dum proksimume tridek jaroj post la dua mondmilito povus havi ankaŭ aliajn kialojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search